Hejmo

Esperanto Antaŭen celas profesie anaŭenigi Esperanton. Fakte ni havas la saman finan celon de tiu kiu unue kreis la lingvon. Ni celas ke la granda plejparto de homaro lernu Esperanton.

La movado unue komenciĝis antaŭ pli ol 130 jaroj. Neniu vere scias kiom da personoj nuntempe parolas Esperante; certe milionoj almenaŭ lernis iom da la lingvo, sed malmultaj kredas ke eĉ unu miliono lernis sufiĉon por bone komuniki per Esperanto. La tutmonda homaro nombras pli ol sep mil milionoj. Tio signifas ke malpli ol unu persono el kvin mil jam bone parolas Esperante.

La hodiaŭa mondo multe malsamas de la mondo de antaŭ 130 jaroj. La utileco de tutmonda lingvo pli grandas nun ol ĝia utileco antaŭ 130 jaroj. La disvastigo de la ideo estas pli facila nun ol ĝi estis antaŭ 130 jaroj. Indas agnoski la veron. Pensante pri la tutmonda homara, nia progreso ĝis nun estas apenaŭ videbla. Se estontece la granda plejparto de homaro parolos Esperante, la nuna movado estos nur semo de tiu de la estonteco. Nia ĝisnuna laboro kaj uzo de la lingvo estos malgrava parto de historio. Se ni agnoskas la veron ni vidos oportunon fari novan komencon.

Se la fina celo estas ke la granda plejparto de homaro lernas Esperanton, la unua paŝo estas disvastigi la scion de la fakto ke la lingvo ekzistas. Ni pensu unue pri la unua paŝo.

Kiam Esperanto unue aperis, ĝi aperis kun la ideo de kolekti promesojn. Oni promesus lerni la lingvon post kiam dek milionoj da homoj faris la saman promeson.

La ideo kolekti promesojn estis bona. Antaŭ 130 jaroj, por fari tiujn promesojn oni devis skribi sian kontak-informon sur papero, meti la paperon en koverton, aĉeti poŝtmarkon, kaj poŝti ĝin al Rusa (tiame) urbo.

La interreto multe plifaciligas la kolekton de promesoj. Esperanto Antaŭen renovigas tiun bonan ideon por la nova komenco. La nuntempa promeso estas lerni la lingvon kiam cent milionoj da homoj faras la saman promeson. Nuntempaj kalkuloj indikas ke kun cent milionoj da parolantoj, Esperanto estus inter la dek plej parolataj lingvoj de la mondo. Esperanto estus grava monda lingvo

Por komuniki kun eksterlandanoj, centoj da milionoj da homoj nuntempe elspezas jarojn provante lerni malfacilajn lingvojn. Se ekzistus grava monda lingvo kiu estas multe pli facile lernebla kaj kiu donus la saman rezulton oni povas antaŭvidi ke centoj da milionoj lernus ĝin. Se centoj da milionoj lernus ĝin oni povas esperi ke post iom da tempo la granda plejparto da homaro parolus Esperanton.

Jam ekzistas multaj personoj kiuj pretas labori por antaŭenigi Esperanton. Malmultaj el tiuj kompetentas inspiri aliajn lerni la lingvon. Eĉ kiam oni sukcese inspiras aliajn komenci, malmultaj el la inspiritoj sukcesas bone lerni la lingvon. Tiu signifas ke malmultaj el tiuj kiuj laboras por antaŭenigi Esperanto vidas rezultojn. Sen videblaj rezultoj multaj antaŭaj entuziamaj laborantoj senkuraĝigas kaj ĉesas labori.

Dum kolektado de promesoj personoj lernas ke Esperanto ekzistas – la unua paŝo. Klare, estas multe pli facile kolekti promesojn de iu ol certigi ke iu lernu la lingvon. La celo de kolekti cent milionoj promesojn estas klara granda celo kiu povas inspiri. Esperanto Antaŭen komencas la kolekton kaj planas dungi personojn kiuj profesie laboras por antaŭenigi Esperanton. Unue tiuj dungitoj kolektos promesojn. La kreskanta nombro da jam kolektitaj promesoj estas videbla mezuro de progreso. Ni antaŭvidas ke aliaj laboremuloj helpos senpage, kaj kuraĝigitaj per la videbla progreso daŭre laboros.

Ni kolektis la unuan promeson je la 7a de Septembro 2018. Je la 16a de Oktobro ni atingis la unuan progres-punkton 100 promesojn. Kiam ĉi tiu estas skribita (je la 29a de Oktobro) la nombro estas 185 – nur 99 999 815 mankas!